LA LACA SOLDATO


Knabino kalva, planto senfolia
ĉe l' vojo staras. Kaj mi preterpasas.
Kaj tiel staras ĉiuj. Kap' ĉe kapo
kaj vico apud vic' amasas.

Kion mi scias jam pri l' akvoj sanktaj,
kaj pri l' vilaĝa vespermanĝo paca?
Per mil tranĉiloj estas mi pikita,
kaj de la multaj mortoj laca.

Infanokuloj kiel ora pluvo.
Kaj tas' da vino en ilia mano.
Mi volus kuŝi dorme sub la arboj
kaj plu ne esti armeano.